Listo de balotdistriktoj de Namibio

Ĉiu de la 13 regionoj de Namibio estas plie subdividita al balotdistriktoj. La nombro kaj larĝeco de la distriktoj varias laŭ la grando kaj loĝdenso de la regiono.

Aktuale Namibio havas 102 balotdistriktojn. Ĉiu balotdistrikto voĉdonas por unu konsilisto en la regiona konsilantaro. Aktuale ekzistas 13 regionaj konsilantaroj koresponde al la 13 regionoj de Namibio.

La plej loĝata balotdistrikto estas Hakanana, ene de Windhoek; la malplej loĝata Okatjali en Oŝana-regiono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy